La angla reĝino Elizabeta komencas sian jubileon per interreligia kunveno.

LONDONO, la 21an de febrŭaro 2012a  - Membroj de aliaj naŭ religioj en speciala renkontiĝo por “diamanta” (sesdekjara) datreveno de ŝia Moŝto la Reĝino Elizabeta la IIa.

Dum la festo okazinta en Palaco Lambeth, oficiala rezidentejo de Canterbury- arkiepiskopo, budhanoj, kristanoj, hebreoj, ĝajnistoj, hinduoj, islamanoj, Baha’aoj, sikanoj kaj zoroastranoj parolis pri siaj kredoj kunla Reĝinokaj kun Lia Reĝa Moŝto la edimburga princo kaj ili elmontris altavaloraĵojn de siaj kredoj.

 

 

La renkontiĝo, kiu okazis la 15an de febrŭaro, estis unu el la unuaj publikaj okupoj de la Reĝino dum celebrado de sia ‘diamanta’ datreveno.

Adresante sin al ĉeestantoj la Reĝino diris: “La kredo fundamente rolas por la memkonscio de milionoj da homoj, al kiuj ĝi ne nur oferas kredadon sed ankaŭ apartena sento.”

“Niaj religioj gravege regas nian vivon kaj la normojn de nia intertraktado.

Ili povas instigi nin al socia agado. Religiaj grupoj vere povas fieri pro helpo al la plej bezonuloj.”

La reĝino konkludis bondezirante al ĉiuj ĉeestantaj religiaj grupoj, "esperante ke, kun la certeco de la protektado de nia oficiala eklezio, daŭre vi prosperos kaj montros forton kaj vizion en la interrilatoj inter ni kaj la cetera socio '.

 

 

MI ESTOS JE VIA SERVO ĜIS KIAM MI VIVOS.

"Mi faros tion tiel longe kiel mi vivos."

Tiu ĉi estas la senlima sindevigo, laŭ tempo kaj aĝo, de la reĝino Elizabeta, kiu festas la 60an datrevenon de sia supreniro al la trono.

En komunikaĵo dissendita de Buckingham Palaco, la reĝino reproponis la temojn de sia kristnaska mesaĝo, kiu valorigis la familiajn valorojn kaj la bonan najbarecon. "Mi dankas vin pro via mirinda subteno," ŝi diris al la civitanoj, asertante ke "dum ĉi tiu jaro mi speciale bondeziras ke ni ĉiuj memoros la specialan povon de nia kunesto."

 

 SENDU AL NI VIAN ARTIKOLON! SKRIBU AL LA SEKCIO "diru vian opinion".




MALANTAUEN