Pakistano: kristanoj kaj islamanoj kunigas siajn fortojn por justeco.

 

La historio de virino false akuzita de blasfemo, sed ree, la kunlaborado inter religiestroj estis nepra por gardi la pacon kaj subteni la malfacilan malkomprenon inter religiaj komunumoj ...

 

La evento okazis en la lastaj tagoj en Faisalabad, en Punjabo; kristana sinjorino 50 jaraĝa ( kies ni ne diros la nomon por protektado), la lastan semajnon translokiĝis en luan domon en Chamanzar Colony, en Faisalabad. La sekvantan tagon, post la purigo de la apartamento en sia ĝardeno ŝi bruligis meblojn kaj senutilaĵojn. Du islamaj lernantoj, en la ĉirkaŭaĵo, vidis, ke inter la brulanataĵoj estis iuj paĝoj skribitaj en la araba; supozante ke ili estis paĝoj de la Korano tuj denuncis la fakton al la aŭtoritatoj. Iom poste, fakte, oni frapis ĉe la pordo de la senkonscia sinjorino, akuzante ŝin pri krimo de blasfemo kiu en Pakistano, punitas per dumviva malliberigo aŭ per mortpuno.

 

Eble ne ĉiuj konscias ke en tiu regiono jam okazis plurfoje, ke pro blafemiaj aferoj estis kreataj tensioj inter la malsamaj religiaj komunumoj kaŭzante danĝerajn konfliktojn.

 

Interveninta kristana aktivulo, membro de la Human Rights Defender Network (Homaj Rajtoj Protektada Reto) kiu kolektis la pruvojn de la senkulpeco de la virino, poste serĉis kunlaboron de islama gvidanto, membro de la Porpaca Komitato de la urbo, kiu oferis sian disponeblon analizi la faktojn kaj senkulpigi el la akuzoj la kristanan familion, pruvante lian senkulpecon antaŭ la tuta urbo.

 

Fakte, refoje, la kunlaborado inter religiestroj fundamentis por gardi la pacon kaj konduki la malfacilajn miskomprenojn inter la religiaj komunumoj;

 

 Redirante pri la okazintaĵo, la islama spertulo, klarigis kaj energie argumentis ke la bruligitaj paĝoj "ne estas de la Korano, sed de lernolibro en la araba" ankaŭ vokante Islamanojn al "taŭge taksi la faktojn" antaŭ ĵeti gravajn akuzojn ĉar ili finfine nur "havigas malamon kaj dividon."

 

Iftikhar Ahmed, kunordiganto de la ONG South Asia Partnership-Pakistan, diris en intervjuo, ke li estimas ĉiujn tiujn kiuj "solvas tiom tiklajn problemojn uzante saĝecon" aldonante ke religiaj gvidantoj "devas promocii pacon kaj harmonion en siaj paroladoj, kun la celo krei ĉiam pli prosperan socion. "Ankaŭ la kristana aktivulo Naseem Anthony sin esprimis dezirante konstituciajn reformojn kaj leĝajn plibonigojn, por politiko kiu promocias toleremon al aliaj religioj kaj kredoj

 

 




MALANTAUEN