IRANO – islamo estas ne nur subprema sed dialoga kun moderno kaj aliaj religioj.

Islamo kiu atente studas aliajn religiojn kaj kontaktas mondajn universitatojn, kiu, alfrontas sin kun historio, filozofio, sciencoj de la moderneco; estas miriga novaĵo kiun oni povas eltrovi en kelkaj partoj de Irano, precipe en Qom, la sankta urbo, kie estas koncentrataj la plej gravaj teologiaj lernejoj de Ŝijaismo.

En la sankta urbo de Qom, krom la sanktejo de la fratino de la oka Imamo, estas almenaŭ 50 teologiaj lernejoj frekventataj de dekoj da miloj da lernantoj, seminarianoj kaj laikaj, iranaj aű ne. Ĉiuj lernejoj provizitas de bibliotekoj, kie oni studas kaj tradukas sciencajn, historiajn, filozofiajn, psikologiajn verkojn kaj pri aliaj religioj. Ekzemplo de la universeco de religioj kaj nomoj (Urd).

 

La informo kiu venas al ni el la Mez-Oriento estas ofte plena je kontraű-kristana perforto, persekutado kontraŭ religioj, malamikeco kontraŭ ateistoj aŭ  laika mondo, tiel ke oni konkludas, ke Islamo estas tute fermita al ajna diskuto kaj en defenda pozicio kontaű la moderneco.

Kia ĝojo, tamen, vizitante kelkajn iranajn teologiajn lernejojn kaj universitatojn, en kiu oni legas tekstojn de aliaj religioj, oni studas laű scienca maniero la historion, oni debatas filozofiojn kaj modernajn teologiojn, matematikajn sciencojn kaj la homajn kiel sociologion kaj psikologion.

En la urbo Qom, ĉio pivotas ĉirkaŭ la sanktejo - moskeo kun la ora kupolo, kiu enhavas la restaĵojn de Mesume Fatima, la fratino de Imam Reza, la oka Imamo de Ŝijaismo.


Inter la diversaj lernejoj aparte signifa estas la University of religions and denominations (Universitato de religioj kaj sektoj, Urd), situas iom ekster de Qom; komenciĝis kiel esplora centro antaŭ 15 jaroj, hodiaŭ la universitato, havas ĉirkaŭ 2 mil studentojn, la plejparte Iranojn. Ili  povas doktoriĝi pri teologio kaj islamaj konfesioj, sed ankaŭ pri kristanismo, hinduismo, budhismo. Ekzistas ankaŭ lecionoj de judismo, instruataj de judaj profesoroj.
La Urd havas komunan programojn kaj studentajn interŝanĝojn kun universitatoj en la mondo: Paderborn, Frankfurt, Potsdam, Sorbono (Parizo), Gregoria Universitato (Romo), Munbajo.

 

La teamo de instruistoj ankaŭ specialiĝis pri tradukado de multaj verkoj de aliaj religioj. "Por koni aliajn religiojn - diras la erudiciulo - ni bezonas studi la bazajn tekstojn de religioj al la fontoj, tradukinte ilin en la persa. Ĝis nun ni eldonis almenaŭ 200 librojn, inter ili 50 volumoj de kristanaj fontoj."

 

Tiu estas la filozofio de la universitato: multaj de la konfliktoj inter religioj dependas de manko de interkono unu la alia. Se ni volas vivi en paco kaj co-ekzistas, necesas interkoni.

 

FONTO: asianews.it




MALANTAUEN