En RUSIO - Reen al la fideluloj unu el la plej antikvaj moskeoj en Rusio.

http://www.asianews.it/files/img/RUSSIA_-_Moschea_(F).jpg

La aŭtoritatuloj transdonis al la rusa Spirita Konsilantaro de islamanoj en Kasimov Ĥanon moskeon, konstruitan en la dek-kvina jarcento de la Tataroj.

 

Unu el la plej antikvaj moskeoj de Rusio, en la okcidenta regiono de Ryazan, estis redonata de la aŭtoritatoj al la islama komunumo. Post jaroj de juraj bataloj - skribas la agentejo Itar Tass - la Spirita Konsilantaro de rusaj islamanoj iĝis la proprietulo, la pasintan 4an de decembro, de la Ĥan Moskeo kaj de la maŭzoleoj de Shakh Ali Khan kaj Muhammad Avgan sultano de la urbo de Kasimov je 225 kilometroj oriente de Moskvo.

 

La konstruaĵoj estis redonataj de la regiona urba muzeo, kiu neniam uzis ilin kiel lokoj de kulto.

 

Konstruita de la tataroj en la dekkvina jarcento, la moskeo Ĥan de Kasimov estas la dua plej antikva moskeo en Rusio, post la moskeo Dzhuma (el la XIII-a jarcento) en Derbent, Dagestano, en norda Kaŭkaza respubliko.

 

FONTO:AsiaNews.it




MALANTAUEN