MOSVO – Patriarkoj de Mosko kaj Antiohio kune apelacias por paco kaj integreco en Sirio.

Je la fino de janŭaro Johano la Xa Yazigi finis sian viziton en Moskvo, kie li renkontiĝis kun la rusa ortodoksa Patriarko. La du religiaj gvidantoj alvokis al dialogo kaj al la liberigo de la kristanaj ostaĝoj. La orientaj eklezioj pli kaj pli rigardas al Rusio kiel ilia defendanto.

 

La Moskva Patriarko kaj la greka ortodoksa Eklezio de Antioĥio lanĉis komunan alvokon al paco kaj sendependeco de Sirio. "La du eklezioj kredas, ke nur per sincera kaj honesta dialogo, oni povas garantii veran pacon en Sirio, ĝian sendependon kaj ĝian teritorian integrecon kaj gararantii egalrajtojn kaj oportunon al ĝiaj civitanoj.

 

 Laŭ la du religiaj gvidantoj, gravas apogi la procezon komencitan en Ĝenevo kaj samtempe deziras, ke "ĉiuj politikaj problemoj en Libano, en Irako kaj aliaj mezorientaj landoj estos traktataj per spirito de paco kiu malakceptas perforton kaj ĉiujn specojn de premo kiu povas deveni de ekstremismaj aŭ terorismaj agoj." La komunikaĵo ankaŭ emfazas la bezonon preni rimedojn por certigi la tujan liberigon de ĉiuj ostaĝoj ek de la Metropola Boulos Yazigi (el Ortodoksa Eklezio de Antiokio) kaj Metropola Mar Gregorios Youhanna Ibrahim (el la Siria Ortodoksa Eklezio) - forrabitaj en aprilo - tiel kiel monaĥinoj, pastroj kaj orfoj de la Monaĥejo de Maalula.

 

"La Eklezioj de Antioĥio kaj Rusio ambaŭ havas sperton de kunekzistado kun islamo - konkludas la du Patriarkoj - ni malakceptas ĉiajn ekstremismon aŭ malamon, kaj ni alvokas al kristanoj kaj islamanoj kunlabori por la celo de paco en Sirio, ĝia sendependeco kaj teritoria integreco kaj certigi egalrajtecon kaj ŝancojn por siaj civitanoj," deklaras la komunikaĵo publikigita je la 30an de janŭaro, je la fino de vizito en Moskvo de Patriarko Johano la Xa Yazigi.

 

FONTO: Asianews




MALANTAUEN