CENTRAFRIKA RESPUBLIKO – en Usono religiula platformo por paco.

Episkopo Dieudonné Nzapalainga kaj Oumar Kobine Layama, respektive arkiepiskopo kaj imamo en Bangui, ĉefurbo de la Centr-Afrika Respubliko, en Usono estas el sabato por klopodi apogi la kaŭzon de ilia lando, renversita de la plej grava krizo dum ĝia historio. Laŭ informoj kolektitaj de Fides novaĵagentejo, kun ili partoprenos la Pastro Nicolas Grékoyamé-Gbangou, prezidanto de la Evangeliaj Kredoj, el Saŭda Arabio, kie li klarigis la centro-afrikan situacion al la lokaj aŭtoritatoj.

 

La tri religiaj gvidantoj kreis la «platformon de religia paco", strukturo tre aktiva por provi alporti pacon en Centrafrikon kaj pri la serĉo de internacia helpo por ilia turmentita lando.

 

Antaŭ ol forveturi al Usono, Mons. Nzapalainga kaj Imamo Kobine vizitis kune Bozoum kaj Bossangoan en la nordo de la lando, por lanĉi mesaĝon de paco kaj espero al la popolo tiel forte turmentita de ribelula Seleka perforto kaj de venĝoj de kontraűbalakaj grupoj. La vojaĝo de la tri religiaj gvidantoj en Usono okazas dum, en la sidejo de UUNN, oni debatas pri la ebleco sendi en Centrafrikon UUNN-mision por firmigi la landon.

 

FONTO: Radiovaticana.va




MALANTAUEN