SRI LANKO – por paco eknecesas repaciĝo inter ĉiuj religioj.

Ĉirkaű 250 homoj el ĉiuj etno, sekso, aĝo, socia grupo kaj kredo partoprenis en konferenco pri "Religia interkonsento por paco." Civil-sociaj organizaĵoj reliefigas la bezonon de harmonia kunekzistado inter ĉiuj komunumoj, por superi la danĝerojn de civila milito.

 

"Por konstrui veran pacon en Sri-Lanko, tie devas esti solida repaciĝo inter ĉiuj religiaj de la lando." Tio estas kio deklaris reprezentantoj de la Women’s Action for Social Justice (Wasj) (Virina Agado por Socia Justeco) kaj People’s Health Movement (Phm) (Popola Sana Movado). La du organizaĵoj pretigis konferencon je la pasinta 13a de februaro pri la temo "Religia repaciĝo por Paco", kie partoprenis ĉirkaŭ 250 personoj inter lankaanoj kaj tamiloj el ĉiuj sekso, aĝo, kredo kaj socia klaso. La evento okazis en la Nagarodaya Centro de Borella, kvartalo de Colombo.

 

Padma Pushpakanthi, prezidantino de Wasj-o, diris al AsiaNews ke "en la procezo de nuntempa disvolviĝo, estis kreata etoso kiu sentigas minoritatojn ekskluditajn de la soci-politikaj respondecoj kaj plimalbonigis la virinan kondiĉon. Tiuj, solaj, konstituas pli ol la duono de la loĝantaro. "

 

Laŭ la du organizaĵoj tio ĉi estas problemo, precipe ĉar Sri-Lanko devenas de preskaŭ 30 jaroj da civitana milito kaj ankoraŭ ne ŝajnas trovi respondon al restarigi veran pacon kaj harmonion en la socio. Por Sirimal Peiris, Prezidanto de Phm kaj Padma Pushpakanthi, ĉiuj religiaj gvidantoj havas gravan kaj esencan taskon: “Krei konscion kaj sentivigi la loĝantaron pri socia justeco, por ekigi finfine pacan kunekzistadon."

 

Tia peto enhavas pli da graveco ankaŭ rilate de iuj tensioj, kiuj el jaro kaj duono okazas, speciale subtenitaj de iuj radikalaj grupoj de sinhalaj budistoj kontraŭ la minoritatoj kristanaj kaj islamaj. Tiurilate, la Ven. Pallekande Ratanasaara Thero, budhisma monako ĉeestanta la kunvenon, diris, ke "Budho respektis aliajn religiojn, konis ilin kaj preĝis kelkfoje per iliaj vortoj. Pro tio, ni budhistoj ne devas subtaksi la instruojn kaj la fidelulojn de aliaj religiaj kredoj.”

 

 FONTO: asianews.it

 




MALANTAUEN