LONDONO – Du prelatoj de Angla Eklezio laŭdas la historian geston de irana ajatolo Tehrani.

La historia gesto de la irana ajatolo Tehrani pasintsemajne vokis la religian kunekzistadon dediĉante al la bahaanoj de la mondo, precipe tiuj en Irano, kaligrafian miniaturan transskribon de pecon de iliaj sanktaj libroj.

 

Lord Rowan Williams Oystermouth, eksa ĉefepiskopo de Canterbury- diris - la donaco de la Ajatolo Abdol Hamid Masoumi Tehrani havas "gravegan signifon."

 

"Ĝi estas ne nur persona ĝentila ago, sed ero de la islama mondo je lia plej bona kaj plej krea aspekto kiu vere aprecias ĉion kiu helpas homojn por respondi al la dia volo pri paco kaj interkompreno ", diris d-ro Williams."

 

Kune kun multaj aliaj homoj el ĉiuj kredoj, mi preĝos, ke tiu gesto marku turnon en la sinteno de Irano al la bahaa komunumo kaj dankas pro la kuraĝo kaj grandanimeco kiu motivis tiun donacon."

 

Antaŭ li, Christopher Cocksworth, episkopo de Coventry, diris ke li estis kuraĝigata de la informo pri la donaco kiun Ajatolo Tehrani oferis al bahaanoj.

 

“Rilate de la sistemaj kaj daŭrigitaj suferoj de la bahaa komunumo en Irano, ĉi tiu estas fantazie kuraĝa gesto farita de konata islama klerulo el Irano" diris d-ro Cocksworth je la 5a de aprilo.

 

La gesto de Ajatolo Tehrani "rememorigas al ni ĉiuj, ke malgraŭ la malhomiga naturo de multaj hodiaŭaj konfliktoj, religiaj gvidantoj partoprenas en la respondeco por instigi la religian kaj kredan liberon kaj por promocii pli grandan respekton de la homa digno," diris la episkopo Cocksworth, kiu estas la reprezentanto de la Angla Eklezio pri eksterlanda politiko.

 

La informo pri tiu gesto estis rapide dissemita de la gazetaro kaj sociaj komunikiloj pasintsemajne.

 

Krome, (Kristana Solidareco) Christian Solidarity Worldwide (CSW), kiu antaŭenigas la religian liberon, publikis la lastan vendredon laŭdon pri la gesto de Ajatolo Tehrani.

 

FONTO:  BWNS

Dr. Rowan Williams, former archbishop of Canterbury. As the archbishop of Canterbury, Dr. Williams was the most senior bishop of the worldwide Anglican Communion. He has called Ayatollah Tehrani's gift to the Baha'is an act of "immense signDr. Christopher Cocksworth, bishop of Conventry, Anglican Church. Bishop Cocksworth called Ayatollah Tehrani's gift to the Baha'is a "courageous step". (Photo… »



MALANTAUEN