Bangladeŝo: premiita la lernejestro (induo) de katolika lernejo

 

La instruisto, 68 jaraĝa, instruis dum 42 jaroj en la St Joseph High School en Bompara . Fondita en la jaro 1963a de PIME, ĉi jare la instituto festis sian oran jubileon. Liaj lernantoj memoras la instruiston kiel viron "honestan kaj krean", kiu igis la lernejon la plej gravan en la distrikto.

“Mi klopodis doni ĉioentenan instruadon. Mia devizo estis " Lerni kaj poste iri servi." Eĉ se mi estas Hinduo, mi neniam konfliktis kun lernejaj aŭtoritatoj. Mi respektas la instruadon de ĉiuj religioj". Per ĉi tiuj vortoj Mondol klarigas sian sperton kiel instruisto kaj indua lernejestro en katolika lernejo.

Instruisto kaj lernejestro "krea, honesta kaj sindonema al sia laboro," kiu en liaj laboraj jaroj helpis siajn lernantojn "kompreni ilian vojon, apogante ilin pri iliaj decidoj”. Tiuj ĉi estas la vortoj de la katolikaj lernejaj aŭtoritatoj de Bangladeŝo kiuj okaze de la 50a datreveno de la Katolika lernejo, donis al Mondol premion por lia farita servo.

La katolika lernejo estis fondita en la jaro 1963a fare de la pastroj de la Papa Instituto por Eksterlandaj Misioj (PIME), kaj la Hindua instruisto estis inter la unuaj instruistoj. Julian Rozario, la nuna lernejestro, difinas Mondol-on" tre kleran instruiston, kiu tenis politikon ekster la lernejo kaj igis la lernejon la ĉefan en la distrikto.”

Li ankaŭ estis fonto de inspiro por iuj iliaj lernantoj, kiuj decidis sekvi liajn paŝojn. Unu el tiuj estas Shamsul Rahman, islamano, kiu instruas ĉe la Government Women College en Pabna: "De profesoro Mondol mi lernis ke la instruado ne estas negoco, sed vokiĝo."



FONTO:AsiaNews.it





MALANTAUEN