En Francio ekumena korto

 

En Kremlin - Bicêtre, suda malfacila periferio de Parizo, la du komunumoj, juda kaj islama, kunpartigas la saman kultan lokon ekde iuj semajnoj.

La fideluloj intermikse eniras tra du strikte apartaj pordegoj, sed poste ili trovas sin preĝantajn kelkajn metrojn unu el alia, apartigitaj nur per maldika palisbarilo de gipso-kartono . La judoj kaj islamanoj de Kremlin - Bicêtre , malfacila periferio sude de Parizo, ekde kelkaj semajnoj kunpartigas la saman lokon de preĝado pro decido de lokaj aŭtoritatoj; nova moskeo estis konstruata en la korto de la historia sinagogo de la kvartalo. Tian eksperimenton la vicurbestro Jean Nicolle Marki difinas "justa kaj ambicia" kaj tio ĝis nun ne kaŭsis ajnan problemon de kunekzistado malgraŭ la komenca skeptikismo . "Iun tagon mi proponis al la urbestro konstrui la moskeon apud la juda templo, pro praktikaj kialoj, sed ĉefe pro simbolaj kialoj; ni volis lanĉi pacan mesaĝon por preteriri la kutimajn komunumajn konfliktojn, " diras Nicolle .

La sukceso de la eksperimento dependas ankaŭ de la modereco kaj inteligenteco de la du respektivaj religiaj gvidantoj kaj de ilia disponeblo al la mensa malfermiteco de la urbestraro. Myara Albert, prezidanto de la loka juda komunumo akceptis sen hezito la naskiĝon de la moskeo, plene konsentante la ideon de Nicolle:

"Malgraŭ la malsimileco ni ne havas alternativon, ni devas lerni kunvivi". Eĉ Mohammed Khodja , estimata kirurgo kaj gvidanto de la islamanoj de Kremlin- Bicêtre samopinias pri tiu ĉi ekumena agado:


"Vivi kune sen flegi tensiojn, estas la plej grava afero, ĉar ĝi estas fundamenta valoro de nia Respubliko."

Malgraŭ la tensioj kaj stereotipoj, malfacile estigeblaj, la korto la plej ekumena en Francio daŭre gastigas ĉiutagajn religiajn ceremoniojn de la du komunumoj, sen la plej eta konflikto. Se la mallaŭdantoj de la iniciato parolas pri "perforta kunvivo", ĝian iniciatintoj certas, ke la proksimeco instruos al ambaŭ la kulturon de reciproka respekto kaj toleremo. La faktoj ŝajnas pruvi ke ili pravas.



FONTO:www.repubblica.it

 




MALANTAUEN