BARATO – festo de la koloroj

Dimanĉon, la 16an de marto en Barato oni festis "Holi" konata kiel la festo de koloroj, de ĝojo, de amo kaj de amuzo. Ĉiujare oni festas la Holi-Festivalon, unu el la plej antikvaj hinduaj festoj por la komenco de la printempa sezono kaj unu el la plej (taŭge dirinde) pitoreskaj eventoj en la mondo.

 

El plenkreskuloj ĝis infanoj, estas miloj da homoj kiu laŭ la stratoj de la lando ĝoje senbridiĝas surŝpruĉigante koloron ĉie kaj kolorigante aliojn. La lanĉo de la akvo kaj koloraj pulvoroj same okazas en aliaj aziaj urboj, el la Filipinoj al Suda Koreio.

 

Jen kelkaj imagoj de la datreveno:




MALANTAUEN