Vieno - "Religions for peace” Religioj por Paco", pli ol sescent religiaj gvidantoj renkontiĝis

Kristanaj, judaj, islamanaj, bahaiaj, budhismaj, hinduaj, ĝainismaj, sikaj, ŝintoismaj, zoroastranaj, kaj de indiĝenaj kaj tradiciaj religioj gvidantoj ĉe la Naŭa Monda Asembleo " Religioj por Paco” ...

 


Estis pli ol 600 religiaj gvidantoj en Vieno, reprezentantoj de diversaj kredoj renkontiĝitaj ekde la lasta merkredo, por la naűa monda Asembleo “Religioj por Paco”, kies temo estis "akcepti aliulojn" por kontraŭi "la kreskantan etoson de malamikeco al aliulo', kio ekzistas en la mondo.

 


 "Religioj por Paco" la plej granda tutmonda koalicio de religioj, en kiu partoprenas la kristanaj, judaj, islamanaj, bahai, budhismaj, hinduaj, ĝainismaj, sikaj, ŝintoismaj, zoroastranaj, de indiĝenaj kaj tradiciaj religioj delegitoj, ekis kun mesaĝo de UN-Ĝenerala Sekretario Ban - ki Moon:

"La povo de la religioj por promocii repaciĝon per pardono povas signifoplene antaŭenigi nian laboron por alfronti la profundajn kaŭzojn de konfliktoj kaj atingi daŭran pacon" Ban-ki Moon volis reliefigi ke "Grandega progreso estis farata danke al la religioj kaj al la kredantaj homoj, ankaű se ni devas agnoski ke ekzistas maltrankviligaj konfliktoj ene de kaj inter religiaj komunumoj. Tiaj dividoj minacas la sekurecon por kiu ni laboras. Mi sentas min kapabla certigi la subtenon de la Unuiĝintaj Nacioj por ĉiuj klopodoj kiuj faritos por plibonigi la komprenon inter kulturoj kaj religioj: ni kune ekspluatos la grandegajn kapablojn de religioj por promocii la veran pacon”.




MALANTAUEN