En BARATO – miliono da pilgrimantoj mergigis sin en Gangon.

Populara kaj religia ceremonio en Barato, kiu ne povis esti ĝustatempe solenita ekde 65 jaroj

 

Ĉirkaŭ 1,2 milionoj da barataj pilgrimantoj mergis sin dum 24 horoj, ĝis vendredo vespere je la 19,04a loka horo, en la akvojn de Gango en  Gangasagar (Okcidenta Bengalo) por festi la eventon, tre favore aŭspiciatan, pri la transiro de la ĉiela vojo de la suno el regno de Sagitario ĝis tiu de Kaprikorno (Makar Rashi).

 

La evento, ĉe la kunfluo de la Gango kun la Bengala Golfo, estas tiu kiu ĉiujare altiras la plej grandan nombron da hinduismaj fideluloj, post la Kumbh Mela. Gyandas Mohant, maksimuma pastro de la (templo de Kapilmuni) tempio di Kapilmuni konstruita sur la kunfluejo, emfazis la gravecon de la evento, ĉar post 65 jaroj la sinmergado de la devotuloj (Makarsankranti) en Gangasagar povis okazi vespere. La favora periodo (Amrit Yog) – li diris - komencis je 19,04a horo marde kaj daŭrigis ĝis la sama vendredo horo.



FONTO: iljournal.it




MALANTAUEN