IRAKO – inaŭgurita kuracejo sen religiaj diskriminacioj.

http://www.asianews.it/files/img/IRAQ_-_ambulatorio.jpg

Temas pri iniciato kiu helpas disvastigi la kunlaboran spiriton inter ĉiuj civitanoj "kaj plibonigi la rolon de kristanoj" aŭtentikaj membroj de tiu ĉi lando." La konstruaĵo, eltirita el eksa kadukulejo, situas en plimulte ŝijaisma areo. Islamaj gvidantoj substrekas la rolon de la malplimulto en la defendo "de la principoj de paco kaj kunekzistado" ....

 

La 13an de janŭaro, la estraro de la iraka Eklezio inaŭguris la hospitalon de Sankta Jozefo, kiu estas en la areo de Baladiyat en orienta Bagdado. Ĉe la inaŭguro, efektivigita de Mar Sako, ĉeestis episkopoj, pastroj, monaĥinoj, islamaj religiuloj, reprezentantoj de la centra registaro kaj ordinaraj civitanoj.

 

La kliniko estas lokita en plimulte ŝijaisma areo de Bagdado, sed ĝi estas "malferma por ĉiuj, sen escepto," trankviligas nin sia Beateca Moŝto Mar Louis Sako, la Kaldeo Patriarko Raphael I kiu forte apogis la realigon de tiu malsanulejo. "Temas pri projektoj kaj iniciatoj en la humaneca sektoro, kiu helpas disvastigi la kunlaboran spiriton inter ĉiuj civitanoj. Kaj klarigi, ke la kristanoj estas aŭtentikaj anoj de tiu lando, kiuj volas bonfari al ĉiuj."


Fontoj de la Kaldea Patriarka Sidejo klarigas ke ĝis nun nur malfermtis la ambulatorio, sed estontece estos realigita la tuta projekto. Nuntempe ankoraŭ ne estas ĉambroj por pacientoj, sed nur studejoj por plurfakaj kuracistoj. Unue ĝi estis pripensita kiel maljunulejo, sed ĝi ne sukcesis; tial oni decidis igi ĝin veran hospitalon.

 

En lando ofte turmentiigita de perfortoj, la hospitalo (Sankta Jozefo la nomo elektita) fariĝas signo de "espero" kaj " humaneco" kaj loko "malfermita al ĉiuj religioj" kaj "je la servo de la tuta socio.”

 

FONTO: Asia news




MALANTAUEN