ITALIO – eta napola Arkimedo.

Filo de simpluloj, kiuj sinoferas por doni al li la taŭgajn ilojn por atingi sian plenan potencialon, Francesco Porreca estas nur dekkvinjaĝa kaj lernas ĉe la 'Istituto Tecnico Industriale' Giordani-Striano’’ en Napolo. El la ideo krei roboton kun artefarita inteligento – “Mi instalos en ĝi nervan sistemon" li diras kaj ekis dezegnante la unuan mekanikan fingron de la roboto kaj por realigi ĝin li uzis presilon nomitan 'RepRap', komplikegan mekanismon kaj ege multekostan - kun celoj kiuj iras preter ĉia imago. La sama ilo 'RepRap', fakte, estis uzata por reprodukti la hepaton kaj artefaritajn ostojn kaj infanino male vivas dankon al trakeo presita per tiu sistemo.

 

 

La nekredebla novaĵo, tamen, estas scii ke Francesco (pron. Franĉesko) povis konstrui tiun ilon, hejme, sola. Lia patro, ŝatanta mekanikon, donis al li la helpon pri la plano. Sed la genio de la 15jara sufiĉis transformi komputilan karton nomitan' Arduino' en aparaton kapablan produkti el nenio objektojn en PLA, biodegradiĝema substanco elvenanta el maizo. Li bezonis tri laborajn monatojn dum ĉiuj posttagmezoj post lernejo por igi la materialon finitan verkon. Praktike, produktaĵo prikomercata per pluraj miloj da eŭroj, Francesco produktis elspezinte ĉirkaŭ 300 eŭrojn.

 

 

Lia agado kiel inventisto ekis je liaj 11 jaroj kaj li konstruis sistemon de psikedelaj lumoj kaj kombinaĵan seruron. "En la 2014a mi ŝatus partopreni en Maker Faire" (jara konkuro de prirobotikaj geniuloj, ĉijare ĝi okazis en Romo). En Napolo, Francesco ne havas grandan eblecon por esprimi sian talenton, laboratorioj ekipitaj per la taŭgaj iloj estas malmultaj, dum institucioj ĉiutage lanĉas apelaciojn por eviti fuĝon de cerboj el la lando kaj el la Sudo; kaj ni esperas ke tiu ĉi ne estu la estonteco de Francesco.

 




MALANTAUEN