En DANLANDO - La kunmetebla biciklovojo

Tiu estas la projekto de la teknika laborejo Copenhagenize Design Co nomita Copenhagenize Flow, nomo elektita rilate de Kopenhago unu el la mondaj urboj kun la plej alta procento da biciklantoj.

 

Temas pri tre facile kunmeteblaj plastoblokoj, kiel Lego, kiuj ebligas krei en malmultega tempo biciklovojon flanke de veturilvojo.

 

La kunmetitaj blokoj okupas sufiĉan lokon por facile permesi trafikon kaj de aŭtoj kaj de bicikloj en la sama vojo, sed la eta plialtigo ol la voja surfaco protektas ĝin kontraŭ invadoj de la kvarradaj veturiloj. Farita el plasto kaj reutiligita ligno, la blokoj de La Copenhagenize Flow estas tre rezistaj kaj laŭ la tempo kaj laŭ la atmosferaj faktoroj inkluzive de pluvo kaj frosto. La avantaĝo kompare de la normalaj kurvojoj, rilatas ankaŭ sekurecon. La uzita materialo povas minimumigi la damaĝojn pro falo pli ol la komuna asfalto kaj buntaj koloroj faras la dromojn videblajn.

 

Tiuj novigaj dromoj certe estas taŭga elekto kaj eble stimulo por tiuj komunumoj kiuj ne intencas investi en permanentaj solvoj, almenaŭ ĝis kiam ili ne estas certaj pri la reala utileco de biciklovojo. Krome ili estas malpli kostaj ĉar la prezo po kilometro egalas unu dekonon de tiu de normala permanenta vojo.




MALANTAUEN