Google laboras por edukado – La teknologio sur lernejaj benkoj.

http://www.google.com/edu/images/tablets/classroom-tablet.jpg

Teknika evoluo, dum la paso de la jaroj, konkeras ĉiam pli grandan nombron da kampoj. La instrua kampo, ĵus, tute ŝanĝegas, sin konfidanta al la teknologiaj rimedoj. Fama usona firmao ĵus lanĉis novan servon nomitan Google Play For Education (Guglo laboras por edukado), projektita por lernantoj kaj instruistoj.

 

Google Play For Education estas vera stokejo, kiu celas simpligi la uzadon de teknologio ĉe la lernejoj, per sekcio de specifaj aplikoj por edukado, klarigaj videoj, lernolibroj ktp, tiel ke instruistoj povus aĉeti tiun lernigan materialon kaj liveri ĝin al la lernantoj: la instruisto instalos app-on en sia telefon-tableto, ankaű en tabletoj de la lernantoj estos enmetita la sama aldonaĵo. La pagoj estos mastrumataj de la instruisto, kiu kreditos la numeron da kopioj de la app (se pagendaj) sur la lerneja konto.

 

Ni ankoraű ne scias ĉu kaj kiam ĝi utiligeblos ankaű en Italio. Intertempe ĝi  disponeblos ĉe usonaj lernejoj ekde la venonta somero.

 

 




MALANTAUEN