USONO – ekde janŭaro la senpaga softvaro kreita por Steven Hawing disponeblos por tetraplegiuloj.

Ekde januaro, la Intel (posedata de Microsoft) senpage komercigos la programaron realigitan por Steven Hawking, la plej grava vivanta astrofizikisto, kiu lin permesas komuniki malgraŭ li estas tute paralizita por ALS (multnombra sklerozo).

 

 

Komuniki kaj esti komprenata estas ne facila por homoj suferantaj pri neŭrona malsano aŭ tetraplegio, kiel Profesoro Stephen Hawking. Vivi en stato kiu multe limigas movajn kapablojn, preskaŭ paralizante vin, estas invalidiga situacio, kiun teknologio povas klopodi malpliigi. Provis ĝin Intel, kiu ekde pli ol dudek jaroj laboras kun Hawking por studi kiel plibonigi la komunikadon de kiuj ne povas esprimi sin per sia buŝo.

 

La lastajn du jardekojn skipo de Intel-aj inĝenieroj fokusas pri la komplika rilato inter viro kaj maŝino, aŭ kiel trovi kunordon inter la bezonoj de la homoj kaj tio kion komputilo povas proponi, fame manplena da bitoj. La kunlaborado permesis al Intel ĝisdatigi la komunikadan sistemon de Stephen Hawking, kadukiĝitan ekde almenaŭ dudek jaroj, por permesi al li esprimi sin pli nature kaj rapide, tiel ke li daŭre plenumu siajn normalajn aktivecojn, inkludante laboron kaj liberan tempon.


Sen ŝanĝi la metodon uzitan dum jaroj  de Hawking, Intel kreis platformon pli modernan, rapidan kaj precizan ol la antaŭan. Parolante pri nombroj, Bloomberg diras ke nun la kembriĝa profesoro povas tajpi, kun la sensoro metita sur la vango, duoble rapide ol antaŭe kaj realigi ĉiutagajn aktivecojn kiel navigadon en retejo, dokumentan redaktadon kaj trairon inter fenestroj kun dekoble malpli da tempo. La tuto estas  simpligita de transruĝa sensoro muntita sur la okulvitroj de Hawkins, kiu ebligas identigi la erojn sur la ekrano kune kun la movo de la vango. Programoj kiel la antaŭdira klavaro SwiftKey, jam konita por tiuj, kiuj posedas unu smartfonon aŭ tableton, permesas tajpi malpli da literoj por kompletigi paroladon, por antaŭe sendi la informon al la parola sintezilo konektita al komputilo.

 

La plej eksterordinara flanko de ĉio ĉi, tamen, estas ke la proponitan platformon de Intel libere haveblos la esploristoj kaj disvolvantoj ekde januaro 2015, kun la espero ke ĝi estos la bazo por moderna sistemo de komunikado por tiuj kiuj suferas pri neŭraj problemoj kiel tetraplegiuloj.

 

FONTO:panorama.it




MALANTAUEN