Heinrich Rudolf Hertz

(Amburgo la 22an de febrŭaro 1857a  - Bonn la 1ande janŭaro 1894a) germana fisikisto. Post lia invento de aparato, la hertz-a dupoluso, elmetanta radioondojn, li povis pruvi la ekziston de la elektromagnetaj ondoj; pro tio en la internacia mezursistemo la frekvenco estas mezurata per hertz-oj.

 Vivo

 

Hertz naskiĝis en Hamburgo, el origine juda familio: lia patro Gustav Ferdinand Hertz estis juda advokato kiu konvertiĝis al kristanismo, senatano kaj juĝestro en la jaro 1887a; lia patrino, Anna Elisabeth Pfekkerkorn, estis filino de frankfurta kuracisto. Post vizitado de privata teknika lernejo, Heinrich private daŭrigis sian lernadon. Li diplomiĝis en la jaro 1875a, ĉe la Johanneum post unu sola jaro, pro kio li povis aliĝi al la universitato. Li translokiĝis al Frankfurto por akiri praktikan sperton pri inĝenierio kaj, post lia militservo en Berlino en fervoja regimento (1876-77), li vizitis dum unu jaro la munkenan Universitaton. Sed li elektis la sciencistan karieron, anstataŭ la inĝenierian; fakte, dum li ĉeestis universitaton en la jaro 1878en Berlino, kie li elektis daŭrigi siajn studojn, li montris apartan kapablon por la sciencoj kaj la lingvoj, lernante ankaŭ la araban kaj la sanskritan. En Berlino li estis studento de Hermann von Helmholtz kaj Kirschhoff kaj diplomiĝis “kun honornoto” en la jaro 1880a. La temo de lia tezo estis la elektromagneta indukto en turnantaj sferoj. Post diplomiĝo li daŭrigis kunlaboradon kun Helmholtz ĝis la jaro 1883akiam li akiris la postenon de legisto pri (la) teoria fiziko ĉe la Kiel-a universitato. En la jaro 1885a li akiris la profesoran katedron ĉe la universitato de Karlsruhe, kie Hertz malkovris elektromagnetajn ondojn, tiel klarigante kaj pliigante la elektromagnetan lumoteorion difinita de Maxwell en la jaro 1884a; post la unua eksperimento realigita en la jaro 1881a far de Michelson (antaŭulo de la plej fama eksperimento de Michelson Orley en la jaro 1887a) kiu ekskludis la ekziston de la etero, li reformis la ekvaciojn de Maxwell konsiderante la novajn eltrovojn.                  Per eksperimento li montris ke elektraj signaloj povis esti senditaj tra la aero, kiel jam antaŭdiris James Clerk Maxwell kaj Michael Faraday, kaj li metis la fundamenton por la invento de la radio. 

 

Rezerviĝema viro, modesta kaj ŝajne malmulte ambicia, Hertz kiel Maxwell pensis ke siaj malkovroj estus senutilaj, kvankam fakte ili estus subtenontaj la disvolviĝon de la sendrata telegrafio, de la radio, de la televido, de la radaro kaj de la movebla telefono. Estas interese memori ke en la jaro1887a Hertz hazarde ankaŭ malkovris la lumelektran fenomenon, dum li esploris la elektromagnetismon. "Temas pri nenia uzo," Hertz respondis al siaj lernantoj kiam ili demandis pri la utileco de lia malkovro "ĝi estas nur eksperimento kiu pruvas ke Maxwell pravis. Ni havas tiujn ĉi misterajn elektromagnetajn ondojn kiujn ni ne povas vidi per la nudaj okuloj, sed ili ekzistas.

 

En la jaro 1887a hazarde li malkovris ankaŭ la lumelektran fenomenon, dum li esploris la elektromagnetismon (kies teoria ekspliko estis poste ellaborata de Albert Einstein) notanta ke elektre ŝargitaj objektoj perdis sian ŝarĝon kiam submetitaj al transviola lumo.

 

Post pluraj jaroj de malbona sano, en la somero de la jaro 1892a, Hertz estis trafita de osta malsano (granulomatozo de Wegenere) kaj mortis pro sepsemio prova a controllare il termine en Bonn la 1an de janŭaro 1894a, ne ankoraŭ trideksepjaraĝa. Li estis entombigita en la juda tombejo de Ohlsdorf kaj nur post 5 jaroj, la urbo Hamburgo dediĉis straton je lia nomo. Sub la naziistoj, lia bareliefo, unu el la 56 de elstaraj civitanoj de Hamburgo kiuj ornamis la kolumnojn de la enirhalo de la Urbodomo, estis sekrete forigitaj kune kun tiuj de la aliaj ”judaj” portretoj. Ĉiuj ĉi tiuj bereliefoj estis remetitaj en la jaro 1949a.

 

SE VI DESIRAS SENDI AL NI ION PRI HISTORIA EMINENTULO, BONVOLU SKRIBI AL "diru vian opinion"




MALANTAUEN