Moskvo - per 30 krurfleksiĝoj vi pagas la metroon.

http://thatsgoodnewsblog.files.wordpress.com/2013/11/moscow-squat-machine.jpg?w=1000&h=

Prave, post la plastaj boteloj en Pekino, alia bizara maniero por pagi la metroan bileton ...

 

Kuraĝigi korpan ekzercon kaj antaŭenigi la Vintran Olimpikon en februaro de la jaro 2014a estas la celo de tiu laŭdinda iniciato. Antaŭ la rotaciaj pordetoj de ĉiuj metroaj stacidomoj de la urbo estas metita maŝino kun tapiŝeto kaj sensoroj. Kiam oni faras 30 squats, la teknika termino por krurfleksiĝoj, la maŝino elmetas bileton, praktike unu fleksiĝo po rublo, ĉar 30 rubloj estas la prezo de la bileto.

 

Mallonge, se la fleksiĝojn neniam ŝatas la plej multo da homoj, ricevi la metroan bileton certe povas esti bona instigo!

 

Jen la video:




MALANTAUEN