OMANIO - rudrantaj virinoj pro sultana volo.

http://www.ansa.it/web/notizie/specializzati/mare/2014/01/24/-Vela-Oman-donne-timone-volere-sultano_9958127.html

Velo kiel ilo de egalaj ŝancoj. Tio estas la revolucia projekto en Omanio, lando regata de la sultano kun larĝaj ideoj, Qaboosbin Said, kiu, la unua, en la jaro 1997a garantiis la virinan voĉdonon. Lanĉita en 2011, la Virina Vela Programo estas parto de pli ampleksa plano komencita en la 2008a, la Omano Sail, celanta reakiri la antikvan maristan tradicion de la Sultanlando lokita en la suda parto de la arabia duoninsulo kaj ĉiu ĉe la maro. La celoj estas diferencaj: pliigi turismon, krei laborajn ŝancojn por junaj viroj kaj virinoj, partopreni en internaciaj regatoj. La finfina defio estas konkurenci dum la 2020aj Olimpikoj ankaŭ kun “pinka” (roza) teamo. Tiel naskiĝis nova generacio de virinoj maristoj, lernantoj kaj instruistoj. Ses el tiuj partoprenas en la teamo kiu regatos. Ili trejnas ĉiutage en gimnastejo kaj en maro, sen rezigni la tradician hiĝabon tenantan la hararon.

Peterpasita la komencan retenemon de familioj, la junulinoj registris sin al la kursoj, kie oni povas ĉeesti el 8 jaroj. El la miloj da knaboj enregistritaj, 75 % estas inaj. Pli ol 150 virinoj, aĝaj inter 18 kaj 35 jaroj, el ĉiuj partoj de la lando petis partopreni en la programo, nur malmultaj sciis naĝi. Post strikta elekto 30 el ili estis akceptataj por la unua grupo de virinoj fariĝontaj instruistoj. Por realigi la programon kaj trejni novajn atletinojn, estis varbitaj iuj el la plej spertaj internaciaj velistinoj. Inter tiuj anglaj Shirley Robertson gajninta la oran medalon en la Olimpiaj Ludoj en Sidnejo en la 2000a kaj en Ateno en la 2004a, Dee Caffari la unua virino kiu solece ĉirkaŭis la mondo ire kaj ree kaj la sola kiu jam ĉirkaŭnavigis la terglobon tri fojojn sen halti.

 

Kaj nun oni komencas kolekti la unuajn sukcesojn. Nashwa Al Kindi, 31jaraĝa, estis honorita de la Internacia Sailing Federation (ISAF) pro atingo de elstara teknika nivelo en nur du jaroj de praktiko. Estas ankaŭ la sola virino en Omano kiu vojaĝas tra la lando surleliganta Harley-n Davidson-n. Alia juna omania maristino, Raja Habsi, 25jaraĝa, estas la unua araba virino nomumita por la Rolex Sailor of the Year Award. Ŝi estis la unua omania virino kiu partoprenis en Britio en la Rolex Fastnet Race enŝipiĝita en trimarano.

 

FONTO:ANSAmed

 








MALANTAUEN