LADY SARA LOUISA BLOMFIELD - Sitarih Khanum

(Irlando 1859-1939). Ŝi estas taksata kiel unu el la plej eminentaj virinoj en sia epoko

 

vivo

 

Lady Sara Louisa Blomfield [Sitarih Khanum]. Naskiĝinta en Irlando el katolika patro kaj protestanta patrino, kies geedziĝo mallonge daŭrigis pro religiaj tensioj, ŝi edzinĝis kun fama angla arkitekto, sir Arthur Blomfield. La vivo de Sara Louiza trairas unu el la plej specialaj periodoj de la homa historio – inter la dua duono de la XIXa jarcento kaj la unua duono de la XXa – kaj la sociajn kaj politikajn disvolviĝojn, kiuj karakterizis tiun epokon: la sufraĝeta movado, la ascendo de la orienta religia penso, la teosofio kaj la spiritualismo en Eŭropo, la unua mondmilito, la modernigo.

Ŝi spertis la malriĉecon de la kampara Irlando kaj la lukson de la reĝa kortego, sed krom tio ĉi, S.no Blomfield dediĉis (la) sian tutan vivon al humanecaj kaj sociaj agadoj. Ŝi decideme antaŭenpuŝis virinajn rajtojn (ankaŭ se ŝi malaprobis la violentajn agojn de la sufraĝetoj), sed ŝi ankaŭ nepre subtenis la rajtojn de infanoj, de malliberigitoj, de bestoj krom la interreligia dialogo.

Ŝia konvertiĝo al la Bahaakredo en la jaro 1907a, estis turno de ŝia vivo karakterizita de ĉiama serĉo de la spirita vero kaj de la kreskanta deziro vidi justecon kaj egalecon firmigitajn en la mondo, zorgo evidentigita en ŝia malegoisma sindevigo en ĉiaspecaj filantropiaj agadoj.

Ŝi speciale pliigis sian aktivecon por monda agado pri infanoj rajtoj, surtute dum kaj post la unua mondmilito (ŝi helpis la starigon de Fonduso “Save the Children Fund” por helpado de la orfuloj kaj de la rifuĝintoj, pro kio ŝi hodiaŭ ankoraŭ estas fama) kaj pliigis ŝian gravan interesiĝon kaj sian striktan kunlaboradon al la laboro de la Societo de la Nacioj, subteninte ankaŭ la Genevan Deklaracion pri infanaj rajtoj.

 

 Dum ŝia asistado al infanoj de la tuta mondo, orfaj pro milito, ŝi sukcesis persone apelacii al la majstroj de diversaj kristanaj konfesioj kaj de hebrea kaj islama religioj kaj estis akceptita de la papo Benedikto la XVa. Ofte ŝi apelaciis al siaj amikoj en la angla parlamentejo por ke ili defendu la rajtojn de persekutitoj pro religio en Persio.

 

Ŝi mortis la lastan tagon de la jaro 1939a kiam la fajro de la dua mondmilito estis ĉirkaŭvolvanta Eŭropon kaj la tutan mondon. Pripensante pri ŝia mirinda vivo, ŝia filino, Mary Basil Hall, skribis ke, eĉ ekde ŝia juneco, ŝia sentima spirito alfrontis malĝojojn kaj malfacilaĵojn per ĝoja akcepto kaj nesubigebla fido kaj eble pro tio oni kvalifikis ŝin “Sitarih” (en la persa lingvo “Stelo”).

 

SE VI DESIRAS SENDI AL NI ION PRI HISTORIA EMINENTULO, BONVOLU SKRIBI AL "diru vian opinion"




MALANTAUEN