LUDWIK LEJZE ZAMENHOF

La kuracisto Ludwik Lejzer ZAMENHOF (esperante konata kiel Ludoviko Lazaro Zamenhof) naskiĝis la 15-an de Decembro 1859 en Bjalistoko en la Rusa Imperio (nun en Pollando) kaj mortis la 14- de Aprilo 1917 en Varsovio. Li estas la fondinto de la lingvo internacia Esperanto.

 

Vivo

 

Li estis filo de lingvoinstruisto Mordeĥaj ZamenhofLia familio estis judoj elLitovio.

En letero de la 8a de Marto 1901 Zamenhof skribis: "Mia gepatra lingvo estas la rusa; sed nun mi parolas pli pole”. Krome li lernis frue la germanan kaj la francan, la hebrean, cetere en la lernejo la malnovan grekan, latinan kaj anglan. Ŝajne li havis iom da scioj en la hispana, litova kaj en Volapuko. Li parolis laŭ propra eldiro flue la polan, rusan kaj germanan, iom malpli bone la francan.

Li studis medicinon en Moskvo kaj Varsovio. Li fakuliĝis pri okulkuracado en Vieno.

Li edziĝis al Klara la 9-an de  Aŭgusto de la 1887a. En tiu periodo naskiĝis liaj du unuaj gefiloj, Adamo (1888) kaj Sofio (1889); ambaŭ fariĝis kuracistoj. En 1904 venis ankoraŭ la dua filino, Lidja, kiu konvertiĝis al Bahaa (Bahà'ì) Kredo. Unu el la baha-aj sociaj principoj asertas ke internacia helpa lingvo elektendas por internacia komunikado. Adam estis mortigita da naziistoj, Sofio kaj Lidja mortis en koncentrejo Treblinka. La nepo Louis-Christophe Zaleski-Zamenhof nun loĝas en Francio.

 

Internacia lingvo.

Zamenhof opiniis ke la manko de interkomunikado subtenas malamon kaj malpacon inter la popoloj. Nun lia strebado fariĝis la neùtrala lingvo Esperanto, por faciligi interkomunikado kaj interkompreno inter la homoj cele al la monda paco; la idea flanko estis la "homaranismo".

 

Lia unua planlingva projekto, Lingwe universala, estis preta jam en la komenco de la 1878a, kiam Zamenhof estis ankoraŭ gimnaziano. La 26-an de Julio 1887 li povis eldoni la Unuan Libron, Lingvo Internacia, danke al la financa helpo de la patro de lia edzino Klara.

La unua Universala Kongreso de esperanto okazis en la franca Bulonjo-ĉe-maro, La unua mondmilito trafis lin, kiam li vojaĝis al Parizo por la Universala Kongreso en 1914. Ĉar Germanio kaj Ruslando estis militantaj nun unu kontraŭ la alia, li ne povis reveturi. Pere de dusemajna vojaĝo skandinavia li reatingis Varsovion. En Varsovio li okupiĝis precipe pri tradukado, de Andersen-fabeloj kaj ankaŭ partoj de la Malnova Testamento. Pro malsano li devis ĉesi kuracadi, kaj lia filo Adamo transprenis la kuracejon.

 

Idealismaj strebadoj

Zamenhof turnis sin al internaciismo. En 1906 liaj ideoj eknomiĝis Homaranismo. Laŭ la dogmoj de homaranismo, ekzemple iu lando havu neŭtralan nomon kaj apartenu al ĉiuj ĝiaj enloĝantoj samrajte. Ĉiu havu la rajton uzi private iun lingvon preferatan, sed kun aliaj homoj kaj kun institucioj oni parolu home-neŭtralan lingvon.

Li asertis kutime ke Esperanto ne forigu jam ekzistantajn lingvojn. Religie, homoj restu ĉe sia religio laŭdezire.

“Alvoko al diplomatoj” estis p, aperinta en 1915. En ĝi, Zamenhof alvokis konsideri en la pac-intertraktadoj post la (unua) mondmilito la rajtojn de minoritatoj.

 

Originalaj verkoj

La plej konata verko de Zamenhof estas la Unua libro.

Kvankam Zamenhof posedis literaturan talenton, precipe poetan, li ne kreis multajn originalajn literaturajn verkojn. Li dediĉis sin al literatura kreado antaŭ ĉio por elprovi la kvalitojn de Esperanto kiel literatura lingvo. Lian originalan beletran kreadon reprezentas fakte liaj famaj sep poemoj:

  1. Mia penso
  2. Ho, mia kor'
  3. La Espero (la neoficiala himno de la esperanstistoj)
  4. La vojo (1896)
  5. Preĝo sub la verda standardo (1905)
  6. Al la fratoj (1889)
  7. Pluvo (1909)
  8. Al "La Vagabondo" (1910?)

La ceteraj verkoj de L.L. Zamenhof estis precipe instruaj, lingvistikaj. Li ekzemple kreis diversajn vortarojn kaj proverbaron,

La literatura agado de L.L. Zamenhof estis ĉefe traduka. Unuaj tradukoj estas Patro nia, partojn de la la Malnova Testamento (1907-1914) kaj poemon de Heinrich Heine. Lia unua grava tradukaĵo estis La Batalo de l' Vivo deCharles Dickens (1891). En 1894 aperis Hamleto de William Shakespeare, La revizoro, komedio de Nikolaj Gogol(1907), La Rabistoj de Friedrich Schiller (1907), Ifigenio en Taŭrido de Johann Wolfgang von Goethe (1907).

Post lia morto, aperis la traduko de la fabeloj de Hans Christian Andersen.

 

SE VI DESIRAS SENDI AL NI ION PRI HISTORIA EMINENTULO, BONVOLU SKRIBI AL "diru vian opinion"




MALANTAUEN