WANGARI MUTA MAATHAI

(Ihithe, la 1an da aprilo de 1940a – Nairobi, la 25an de septembro de la 2011a. Membro de Kikuja etno). Ŝi estis mediaktivulino kaj kenja biologino.

 

Vivo, lernado kaj agado.

 

Ĝi estis la unua virino doktorigita antaŭe pri Biologiaj Sciencoj ĉe la Monto SanktaSkolastika Edukejo en Atchison, Kansas (la 1964an), poste, la 1966an, pri biologio ĉe la Pittsburg-a Universitato, kien ŝi povis eniri per la programo "Kennedy Airlift (flugponto)" (kiu havigis stipendion por la plej kleraj afrikaj studentoj) kaj kie ŝi laboris el la jaro 1966a ĉe la Fakultato de Biologio, Fako pri Zoologio. Ŝi daŭrigis sian doktorajn studojn en Germanujo kaj ĉe la Universitato de Najrobo, kie ŝi akiris esplor-doktorecon (la 1971an) kaj ankaŭ instruis bestkuracistan anatomion. Ŝi fariĝis prezidanto de la Fako pri Bestkuracista Anatomio kaj instruisto asociita en la 1976a kaj 1977arespektive. Ambaŭfoje, ŝi estis la unua virino kiu okupis tiajn postenojn en sia lando.

En la jaro 1976a li aliĝis al la Nacia Kenja Konsilio de Virinoj, alprenante la prezidantecon ekde la 1981a ĝis la 1987a, kiam li forlasis la asocion. Dum li servis en la Nacia Konsilio de Virinoj, en la 1976a, enkondukis la ideon planti arbojn kun la popolo. Ideo kiu estis sukcesega kaj el kiu poste naskiĝisla Green Belt Movement (Verda Zono Movado), neregistara organizaĵo kies ĉefa celo estas la plantado de arboj kun ordigitaj virinaj grupoj por gardi la medion kaj plibonigi la vivo-kvaliton. En la naŭdekaj jaroj, ŝi ĉefrolulis gravan kampanjon por sentemigi pri la naturo kaj pri la problemoj de senarbigo; per ŝi estis plantitaj pli ol 40 milionoj da arboj en Kenjo por batali erozion.

En la 1986a,la Verda Zono Movado fondisla Tut-Afrikan Green Belt Reto, danke al kiu 40 aliaj homoj el aliaj afrikaj landoj starigis samajn iniciatojn por arba plantado en siaj landoj aŭ uzis iujn metodojn dela Verda Zono Movado por plibonigi siajn klopodojn. Ĝis nun iuj landoj sukcese lanĉis tiajn iniciatojn en Afriko (Tanzanio, Ugando, Malavio, Lesoto, Etiopujo, Zimbabvo, ktp.)

En septembro 1998a, ŝi iniciatis novajn defiojn, ludante gvidan rolon je monda nivelo kiel kun-prezidanto de la Jubilea 2000a Afriko Kampanjo, kiu serĉas la nuligo de la nepageblaj ŝuldoj de malriĉaj afrikaj landoj antaŭ la jarfino 2000a.

En la decembro 2002a ŝi estis elektita en la parlamento kun gravega 98% de la voĉdonoj. Poste, inter la januaro 2003a kaj novembro 2005a ŝi estis elektita de la registara prezidanto Mwai Kibaki, kiel vic-ministro prila Medio,la Naturaj Rimedoj kajla Sovaĝa faŭno de Kenjo en la naŭa parlamento.

La 10an februaro de la 2006a ŝi partoprenis enla Malferma Ceremonio dela XX Vintraj Olimpiaj Ludoj en Torino, portante unuafoje en la historio la olimpian flagon kun sep aliaj famaj virinoj. Ŝi ankaŭ partoprenis enla Internacia Kongreso de Foederatio Pueri Cantores (federacio de kantantoj infanoj) kiel la reprezentanto de Kenjo.

Ŝi ankaŭ partoprenis en la administrantaro de pluraj organizoj inkludante: UN Ĝenerala Sekretario de Konsilantaro pri Malarmado,La Jane GoodallInstitute, Virinoj kaj Medio Development Organizacio (WEDO), Monda Lernado por Internacia Disvolvado, Verda Internacia Kruco, Medio Kunliga Centro Internacia,La Monda Retode Virinoj en Media Laboro kaj Nacia Konsilio de Virinoj de Kenjo.

W. Maathai estas internacie rekonita por lia konstanta lukto por la demokrateco, la homaj rajtoj kaj la media konservado. Li alparolis ĉela Unuiĝintaj Naciojen pluraj okazoj kaj parolis favore de virinoj en specialaj kunsidoj de la Ĝenerala Asembleo por la kvinjara revizio de Tera Renkontiĝo. Li servisla Komisiononpri Tutmonda Registaro kaj prila Estonteco.

 

Ŝi, malsana pro kancero el multe da tempo, malaperis en septembro de la jaro 2011a sepdekunujaraĝa.

 

Premioj.

 

En 2004 ŝi fariĝis la unua afrika virino kiu ricevis la Nobel-an pacpremion por "lia kontribuo al la kaŭzo de la subtenebla disvolviĝo, de la demokratio kaj de la paco." Ŝi kaj ŝia Green Belt Movement ricevis multnombrajn premiojn: il Sophie Prize (2004), The Petra Kelly Premio per l'Ambiente (2004), The Conservation Scientist Award (2004), J. Sterling Morton Award (2004), WANGO Environment Award (2003), Outstanding Vision and Commitment Award (2002), Excellence Award from the Kenyan Community Abroad (2001), Premio Golden Ark (1994), Juliet Award Hollister (2001), Jane Leadership Award Adams (1993), Edimburgo Medal (1993), The Hunger Project’s Africa Prize for Leadership (1991), Goldman Environmental Prize (1991), the Woman of the World (1989), Premio Windstar per l'Ambiente (1988), Better World Society Award (1986), Right Livelihood Award (1984) e Woman of the Year Award (1983). 

 

Profesorino Maathai estis inkludita en la UNEP Suma500 Hall Virinoj kaj nomita unu el la 100 heroinoj de la mondo. En la junio 1997a, Wangari estis elektita dela Earth Times kiel unu el la 100 homoj kiuj tutmonde reliefiĝis por la media kampo.La Profesorino Maathai ricevis honor-doktorigojn de pluraj institucioj tra la mondo: Williams College, MA, Usono (1990), Hobart kaj William Smith Regionoj (1994), Universitato de Norvegujo (1997) kaj Yale Universitato (2004).

 

SE VI DESIRAS SENDI AL NI ION PRI HISTORIA EMINENTULO, BONVOLU SKRIBI AL "diru vian opinion"




MALANTAUEN