CHRISTINE DE PIZAN

(ŝi naskiĝis en Venecio en la jaro 1362a kaj mortis en la  Monaĥinejo de Poissy plimalpli en la jaro 1431a) ŝi estas agnoskata kiel la unua eŭropa verkistino kaj iniciatinto de la feminismo.

 

 vivo

 

Ŝi naskiĝis en Italio, sed kvarjaraĝa ŝi translokiĝis al Francio pro la profesio de sia patro Tommaso di Benvenuto da Pizzano, kuracisto-astrologo ĉe la franca kortego. Ŝia patro Tommaso deziris por ŝi edukadon kiel tian de ŝiaj fratoj. Tio estis maloftega afero por virino de la mezepoko, malhelpite de la pli tradicia patrino. Christine, nu, kreskis ĉe la kortego de Francio inter la libroj, en intelekte vigla etoso: Karlo la Va mem fondis la Reĝan Bibliotekon de (la) Louvre, la plej valora en Eŭropo por la kvanto (malofta antaŭ la invento de presado) kaj por la kvalito de valoregaj libroj kun mirindaj miniaturoj. Christine havis liberan aliron al la biblioteko (pri kiu ŝi priskribos post jaroj kiel “la belle assemblée des notables livres” – la bela kolekto de gravaj libroj) kaj estis nekredebla klerulino pri filozofio, literaturo, poezio.

Dekkvinjaraĝa ŝi edziniĝis kun Etienne de Castel, notario kaj sekretario en la kortego de Karlo la Va, edzo kiun ŝi ege amis kaj de kiu ŝi havis tri infanojn, du el ili (unu mortis en la infanaĝo) ŝi kreskigis kaj lertege edukis. Frue, tamen, Christine falis en grandan malfacilecon. Karlo la Va mortis kaj, kun la nova reĝo, Karlo la VIa, la patro perdis sian postenon ĉe la kortego. Poste en la jaro 1387a kaj en la 1390a ŝia patro Tomaso kaj ŝia edzo Etienne mortis, la lasta (por) pro epidemio; la perdo kaŭzis al ŝi grandegan doloron kiun ŝi esprimas en multajel siaj ( ŝiaj) poemoj, el kiuj la plej fama eble estas Seulete suis – (Mi estas sola).

Je la fino de la XIVa jarcento, dudekkvinjaraĝa, Christine restis sola, sen la protektado de sia edzo kaj eĉ de la reĝo, kun sia familio trafita de malfavoro, kun majuna patrino kaj tri prizorgendaj filoj, sed ŝi ne malkuraĝiĝis.

Simbole ŝi metamorfozis sian vivon al aŭtonoma kaj respondeca vivo, siatempe eksluziva por la viroj; ŝi fruktigis sian erudicion kaj sin engaĝis en senfinaj  procesoj kaj en ŝatata agado kiel kopistino kaj miniaturistino (ŝi estadis la respodeculino de scriptorium [kopiejo] con mastraj miniaturistoj fakaj pri kopiado; tiam ankoraŭ ne ekzistis la presado). Li faris eĉ historiajn serĉojn el kiuj devenis lia biografio pri Karlo la Va, al kiu ŝi multe estis almikiĝinta. Ŝi dum nuraj du jaroj verkis Le Livre des cent ballades (la libro de la cent baladoj), kiu ege sukcesis kaj danke al kiu ŝi atingis protektadon kaj komisiojn el famuloj kiel la duko Filip(p)o el Borgonjo kaj Johano, duko de Berry (fratoj de karmemora Karlo la Va). Tiuj ĉi protektoj permesis al ŝi dediĉi ekskluzive al ŝia laboro kiel poetino kaj intelektulino, kiu havis multnombrajn premiojn kaj atestojn de estimo, ekzemple, de tiam famaj filozofoj Jean de Gerson kaj Eustache Deschamps. Ŝi ankaŭ verkis pri pedagogio, verkis politikajn traktatojn, poemojn, baladojn, prozajn rakontojn.

Christine profunde pripensis la virinan kondiĉon kaj tio karakterizis ŝian tutan vivon. La rolo de virinoj kiel nura dommastrino ne kontentigis ŝin; laŭ ŝia memsperto, ŝi taksis virinojn kiel ion pli, kiel gravan personecon en politiko, kiel la garantianton de paco kaj harmonio de la ŝtato. Ŝi taksis fundamenta la virinan edukadon.

La malpermeso lerni kune kun hejma izolado, kaŭzis la supozatan virinan malsuperecon kaj ŝian foreston de la kultura areno. Sed estas kultura ne natura malsupereco kiel oni deduktas el diversaj ekzemploj kiujn ŝi enmetis en siajn verkojn.

Ŝi promociis la egalecon inter viro kaj virino. Notends estas tiu kiun oni taksos la unuan feminisman disputon en la historio: ŝian formalan kritikon pri la verko titolita Roman de la Rose (romano de la rozo). Tiu verko, komencita de Guillaume de Lorris kaj kompletigita de la kleriko kaj universitata instruistino Jean de Meung, taksas "la virinon kiel malfortan kaj mizeran, kaj malbonan sorĉistinon, kiu per sia graco, konfuzas la kompatindajn homojn." La pridiskutado de Christine eksplodigis kveralaĉon indignigante klerulojn, religiulojn kaj politikistojn kaj akiris la subtenon de kelkaj elstaraj sinjorinoj de la franca kortego kiel Izabela de Baviera, edzino de la reĝo.

En la 1404-05a  Christine verkas: La Urbo de Damoj (livres de la Cités des Dames), kiu famigos ŝin kaj kie ŝi pritraktas mem-ironie kaj sarkasme argumentojn kiel la misoginion kaj la virinan kondiĉon.

"Ve, mia Dio, kial vi ne naskis min viron? Ĉiuj miaj kapabloj estus je via servo, mi erarus pri nenio kaj mi estus tute perfekta, kiel homoj nomas sin".

Dum sia cetera vivo ŝi skribadis verkojn ofte kritikatajn. Oni memoras Le Livre de Corps de Police, (la libro pri la policistaro) en kiu ŝi invitas la princojn helpi vidvinojn, la aŭtobiografian L’Avision-Christine, l’Epistre au Dieu d'Amours(letero al ama Dio), kondamnante la kalumniojn kontraŭ la virinoj, Le Livre de Trois Vertus  (la libro pri tri virtoj), daŭrigo de La Urbo de Damoj, kie ŝi instigas virinojn esti fortaj kaj postuli respekton. Sed ni ne forgesu ke, male al iu ajn verkista viro en sia epoko, ŝi devis per sia verkado, konstrui sian virinan identecon en socia kaj kultura medio malakceptinta ŝin. Ŝi unue imponis sian eniron en literaturan medion, aŭdacante “novan vidpunkton el kiu verki, tio estas tiu de la virinoj”.

 

Christine Post ŝia lasta verko, tio estas la unua entuziasma poemo pri ŝia samtempa Johana de Arko, kiu ankoraŭ vivis, je la aĝo de 65 jaroj retiriĝis en monaĥinejo, la Monaĥejode Poissy. La preciza dato de ŝia morto estas nekonata, sed eble estis ĉirkaŭ en la jaro 1430a.

 

SE VI DESIRAS SENDI AL NI ION PRI HISTORIA EMINENTULO, BONVOLU SKRIBI AL "diru vian opinion"




MALANTAUEN