Malsimilaj cerboj: malvera mito pri interseksaj malsimilecoj.

En la jaro 1992aJohn Grey publikigis  la furorlibron: “Viroj venas el Marso, virinoj el Venuso”, en kiu la aŭtoro esplikas kiel viroj kaj virinoj estas ege malsimilaj pri multegaj psikologiaj rilatoj. Tiu libro influis kaj ankoraŭ influas sur la publika opinio kaj ne  nur. Fakte en la jaro 2005a la kuracisto Leonard Sax eldonis la libron  “Why gender matters” (Kial seksaj aferoj), en kiu li deklaras ke knaboj kaj knabinoj posedus malsimilajn cerbojn kaj sensorajn kapablojn. Jen ekzemplo por kompreni la specon de la libro: Sax diras ke rilate al la genraj diversecoj knabinoj havus plian aŭdan sensivecon ol knaboj kaj tio ĉi influus sur ilia lernokapablo kaj koncentriĝo; knabinoj malpli koncentriĝus en bruaj klasĉambroj. Pro tio la aŭtoro proponas apartajn lernejojn por maskloj kaj inoj.

En la jaro 2008a la konsilisto Michael Gurian eldonis “Leadership and the sex” (Gvidado kaj seksoj), en kiu rilate de ĵusaj supozeblaj neŭrosciencaj malkovroj li diras ke viroj kaj virinoj havus diversajn kapablojn kaj sintenojn kiel sinsekvojn de biologiaj malsimilecoj.

 

Bonŝance diversaj aŭtoroj montris ke la konkludoj de Sax kaj Gurian ne nur estas malĝustaj sed ankaŭ danĝeraj ĉar ili kreas mitojn kiuj povas subteni danĝerajn kliŝojn. Kaj ekzistas blogoj kiel

http://languagelog.ldc.upenn.edu kiuj ade evidentigas malveraĵojn en libroj kaj en malprudentaj artikoloj kiuj ventumas multajn malsimilecojn inter viroj kaj virinoj. Plue libroj kiel Delusions of gender (Deliro pri sekso) de Cordelia Fine el University College en Londono brile malkonstruas tiajn mitojn. Ekzempla frazo: ne ekzistantaj genraj malsimilecoj inter cerba loko por la parolo, subtenitaj de neekzistantaj malsimilecoj inter la strukturo de kalozo, devus klarigi neekzistantajn malsimilecojn pri lingvaj kapabloj.

Konklude, ĵusa artikolo de Lise Eliot en la revuo Neuron (neŭrono) ŝajnas finfine malkonstrui ĉiujn mitojn pri tiaj nerealaj “biologiaj” malsimilecoj inter la vira kaj virina cerbo. Ŝi precizigas ke:

 

- Iuj strukturaj malsimilecoj ekzistas inter viroj kaj virinoj (ekz: viroj havas averaĝe pli largan cerbon je 11%) kiel staturaj, koraj aŭ hormonaj malsimilecoj;

 

- Ne ekzistas sciencaj pruvoj pri funkciaj genraj malsimilecoj (ekz: pri parol-kapabloj).

 

Pro tio aserti ke viroj kaj virinoj havas malsimilajn cerbajn kaj funkciajn malsimilecojn, ne nur estas politike malkorekta sed precipe science erara.

ANDREA MAGNANI 




MALANTAUEN