KIAM ARTO ŜAJNAS NEEBLA

 

Temas pri China Disabled People’s Performing Art Troupe (Ĉinia Arta Teamo por Invalidoj) kiu prezentas eksterordinaran spektaklon: la danco de mil manoj de la Bodhisattva de Kompato. Guan Yininfatti estas la Bodhisattva de kompato, respektata de Budhanoj kiel Diino de Mizerikordo. Ŝia nomo estas mallongigo de Guan Shi Yin kie Guan signifas observi, rigardi, aŭ monitoro; Shi signifas la mondo; Yin signifas sonoj, specialaj sonoj la voĉoj de tiuj, kiuj suferas. Tiel, Guan Yin estas kompatemulo kiu rigardas kaj respondas al la mondaj homoj kiuj alvokas helpon.

 

Se ĉi tiu danco ŝajnas malfacila por lerni pro neceso sinkrone kaj perfekte moviĝi, estas mirinde, ke ĉiuj artistoj estas aŭdolezitoj.

 

Entrepreno de artistoj unika pri sia speco kie arto ne havas limojn, tiuj artistoj ludas en la tuta mondo ekde la jaro1987a kaj trejnas sin tre komplekse instruitajn de kleraj koregrafoj kaj faka personaro; por lerni la movojn de baledo, ili uzas maksimuman volumon de la koregrafia muziko kaj ĉi tio permesas ilin senti la vibradon apogante sin a la sonkestoj, parkerante ritmon kaj mezurojn.

 

Iliaj spektakloj uzatas por kolekti monon por bonfaroj kaj ankaŭ partoprenis en la malfermaj ceremonioj de la Olimpikoj en 2008. Jen la vortoj de unu el la artistoj "danke ankaŭ al ni, la maniero vidi kaj rilati sin al invalidaj personoj fare de la “normaluloj”  estas ŝanĝanta aŭ en Ĉinio aŭ eksterlande"




MALANTAUEN