Kortuŝanta donacemo

 

La Tajlanda telekomunika entrepreno True Corporation lanĉis en sia lando tute aŭtentikan reklamadan kampanjon pri altruismo kaj dankemo. Temas pri filmeta 3-minuta elsendo en televido, kiu rakontas gravan historion: tiu de infano, kiu ŝtelas medikamentojn por sia malsana patrino; la kortuŝita komercisto pagas por li kaj oferas al malgrandulo ankaŭ legomsupon sen pretendi ian rekompencon. Post jaroj, la knabo jam viro, eltrovos manieron por rekompenci tiun malavarecon. La filmeto havis nekredeblan efikon sur la amaskomunikiloj, en YouTube, dum du tagoj ĝi akiris pli ol 250 mil vizitojn.




MALANTAUEN