Ĉarmiga domo

La ĉefrolulino de tiu ĉi rakonto havas nomon Maria Ponce, 78jaraĝa, loĝas en Salvadoro en domo konstruita tute per reutiligeblaj materialoj kaj plastaj boteloj. La hejmo de sinjorino Ponce nun estas vizitata de scivolemuloj kaj ŝatantoj la arton de reciklado.

 

La virino restis sen hejmo en la jaro 2001a, kiam ŝia lando estis trafita de iuj tertremoj, perdinte ĉion havaĵon; do, ŝi devis rekonstrui ŝirmejon kaj plastaj boteloj fariĝis la kruda materialo por ŝia nova rifuĝo de nur 10 kvadrataj metroj. Por kunigi la strukturon, la sinjorino enfiksis en la teron bambuajn bastonetojn, sur kiuj trapikis la botelojn, tiel farante la murojn kaj la plafonon; la muroj estis ornamataj pacience pentrante, unu post alia, la unuopajn botelojn.

 

Farita en la plej malriĉa parto de la urbo, la domo "ĉarma” kiel ĝin nomas sinjorino Ponce, fariĝis simbolo de beleco kaj devontigo, kiu rigardas la ceteran mondon per pli da optimismo kaj per renovigita espero por la estonteco "Por trovi la materialojn por la domo mi utiligis unu monaton kaj duonon, poste mi devis kolekti la botelojn. La konstruado de la domo prenis tri monatojn, ĉiutage de la tagiĝo ĝis la sunsubiro, mi laboris sola, sed mi estas fiera, ĉar mi ne havis domon kaj hodiaŭ, tamen, oni admiras ĝin."

 

FONTO:

foxgreen




MALANTAUEN